Wednesday, April 24, 2024

Fruktoj kaj legomoj - artiŝoko

Nekutima evento okazis en la urbo Varese. La loka novaĵportalo citis virinon laborantan en la sanservo dirante: "Ekzistas eksplodemaj artiŝokoj, kaj unu okazis al mi." “Mi purigis legomon. Mi komencis per la folioj malsupre por atingi la supron, kie la artiŝoko estas pli hela. Kiam mi tranĉis ĝin duan fojon, aŭdiĝis fajrero, poste bruo de eksplodo kaj plumo de fumo. Sur la tranĉilo restis spuro de fulgo. – raportis la virino, kaj kompletigis sian rakonton per foto de la legomo post la eksplodo. Ŝi aldonis: "La odoro estis la sama kiel tiu, kiu restis en la aero post ekbruligo de petardo." "Nenio grava okazis, ne estis perdoj, sed honeste ĝi estis iom ĝena", konfesis la interparolanto al Varese News. Ŝi rimarkis, ke ĉi tiu reago povus esti science klarigita, pri kiu ŝi poste legis. Kiel ĝi rezultas, artiŝokoj povas eksplodi pro amonia nitrato, kiu estas unu el la plej ofte uzataj sterkoj. Sed ĝi ankaŭ estas komponanto de multaj specoj de eksplodaĵoj. Ĝia ĉeesto ene de la artiŝoko povas kaŭzi sendanĝeran eksplodon. Similaj kazoj estis raportitaj antaŭe, kvankam ili estas tre maloftaj.

Sunday, April 21, 2024

Malfacila printempo - 2024

Estas malfacile veni printempo ĉi-jare. La fruaj tagoj de aprilo estis promesplenaj, ili estis varmej kaj sunaj, eĉ la temperaturo atingis 25 celsiajn gradojn, sed tio pasis. Okazis frostetoj dum la lastaj tri tagoj, kelkaj plantoj kaj multaj floroj sur fruktarboj frostiĝis. Mielabeloj ne plu kolektas nektaron kaj polenon. Kaj nun estas la ĝusta tempo por produkti bongustan printempan mielon, estos granda perdo laŭ la kvanto da mielo. La vetero montriĝis kaprica.

Sunday, April 7, 2024

Teritoriaj balotoj - 07.04.24

Hodiaŭ okazas elektoj de loka registaro en Pollando. Mi rimarkis, ke estas multe da elektafiŝoj, eĉ en urbetoj kaj vilaĝoj. Mi jam voĉdonis matene. Mi pensas, ke ne estos grandaj surprizoj en grandaj urboj - la koalicio venkos. Mi aldonos ion pli post la fermiĝo de la balotoj lokaj. En mia urbo, tri virinoj kandidatiĝis por la posteno de urbestro kaj en la unua voĉdono estis elektita la virino sur la afiŝo, do ne estis dua voĉdono. Gratulon!